El Páramo
El Páramo | |||
---|---|---|---|
komarko de Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 16 882 (2014) [+] | ||
Loĝdenso | 20 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 23′ N, 5° 45′ U (mapo)42.37655375-5.74584961Koordinatoj: 42° 23′ N, 5° 45′ U (mapo) [+] | ||
Areo | 861,43 km² (86 143 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Páramo Leonés [+] | |||
El Páramo (altebenaĵo aŭ stepo) estas komarko en sudo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi etendiĝas tra 861,43 km², kun inter 16 000 kaj 20 000 loĝantoj. Ĝi estas dividita en 20 municipaj teritorioj kaj foje la limaj konsideroj ne koincidas depende de la fontoj. Temas pri unu el la plej ebenaj ebenaĵoj de Iberio, generita de sedimentoj apenaŭ eroziitaj dum la lastaj 25 milionoj da jaroj. Ĝi estas klare limigita per serio de elstaraj geografiaj elementoj. Norde, estas deklivaroj de la Kantabra Montaro de la komarko Tierra de León, sude la unuaj deklivoj de la riverterasoj de la kunfluejoj inter la riveroj Esla kaj Órbigo, koincide kun la provinca limo kun la provinco Zamoro. Okcidente estas la bordo de la rivero Órbigo, kaj oriente la valo de la rivero Esla.
Grandparte oni faras intensivan agrikulturon de irigacio pare de akvo devena el la akvorezervejo de Barrios de Luna kaj la kanalo inter la riveroj Esla kaj Órbigo. La ĉefurbo estas Santa María del Páramo.
Municipoj
[redakti | redakti fonton]Municipoj | Loĝantoj (2014)[1] | Areo (km²)[1] | Denseco (loĝ/km²)[1] |
---|---|---|---|
Ardón | 611 | 48,65 | 12,56 |
Bercianos del Páramo | 637 | 24,77 | 18,15 |
Bustillo del Páramo | 1350 | 71,77 | 18,81 |
Chozas de Abajo | 2.449 | 100,38 | 24,42 |
La Antigua | 430 | 54,70 | 7,86 |
Laguna Dalga | 707 | 38,41 | 18,41 |
Laguna de Negrillos | 1.137 | 71,80 | 15,84 |
Pobladura de Pelayo García | 401 | 20,17 | 19,88 |
Pozuelo del Páramo | 493 | 36,23 | 13,61 |
Regueras de Arriba | 331 | 11,35 | 29,16 |
Roperuelos del Páramo | 616 | 54,46 | 11,31 |
San Adrián del Valle | 107 | 15,84 | 6,76 |
San Pedro Bercianos | 262 | 23,51 | 11,14 |
Santa María del Páramo | 3.157 | 20,08 | 157,22 |
Urdiales del Páramo | 520 | 32,84 | 15,83 |
Valdefuentes del Páramo | 343 | 24,17 | 14,19 |
Valdevimbre | 1.013 | 68,01 | 14,89 |
Villadangos del Páramo | 1.100 | 44,93 | 24,48 |
Villazala | 751 | 45,42 | 16,53 |
Zotes del Páramo | 467 | 53,94 | 8,66 |
Total | 16.882 | 861,43 | 19,60 |
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 1,2 Instituto Nacional de Estadística INE Alirita la 16an de septembro 2015.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Fernández González, Jesús (2013). Ministerio de Agricultura, Alimentación y Medio Ambiente, eld. Caracterización de las comarcas agrarias de España 29.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Diputación de León Arkivigite je 2020-11-01 per la retarkivo Wayback Machine
- Oficiala Turismejo de la Provinco de Leono
- Oficiala Turismejo de la Urbo de Leono kun retkameraoj Arkivigite je 2012-05-17 per la retarkivo Wayback Machine